Mi konsentas, kaj fakte mi donis mian opinion unuvorte en la publikaĵo
de la unua de julio de mia blogo, kaj en komento en la publikaĵo de la
12-a de oktrobro de 2019, en kiu mi parolis pri tiu grupo unuafoje kaj,
fakte, mi donis la saman vikipedian ligilon, kiun vi donas nun. Tamen,
eĉ se mi volas iom helpi, mi ne povas vojaĝi tra la mondo nur por agordi komputilojn de Esperantoparolantoj, eĉ se tre malmultaj, por ke ili uzu
la plejn bonan ilon por aliri la grupon, kaj tial oni devas akcepti ke
kelkaj personoj uzos aĉajn guglajn grupojn ĉar tiu estas la plej facila maniero por ili, kaj, alimaniere, ili tute ne vizitos la grupon.
Ĉu bona ideo, ĉu malbona ideo, la fakto estas tiu.
Ĝis. Novatago
http://novatagejo.home.blog
El 11/7/21 a las 15:10, Gerald escribió:
Le 8 juillet 2021 à 19:33, novatago a écrit :
Se oni uzas guglajn grupojn por legi la grupon soc.culture.esperanto
estas espero:
Eble... krom la fakto, ke ĝi estas malbona ideo...
Google alproprigis (en la plej forta senco) la *liberan* komunikilon,
kiu estis usenet, por nutri siajn proprajn diskutejojn, kaj do siajn profitojn... ĝi estas politike tre kritikebla.
Kaj la sola maniero solvi ĉi tion estas ne uzi ĉi tiun hegemonian
giganton kaj konektiĝu al kio restas de usenet per "la malmodernan
manieron" (NNTP), per sendependaj usenet-provizantoj, kaj per senpagaj
kaj justaj programaroj.
<https://eo.wikipedia.org/wiki/Usenet>
Memoru, ke teorie, Usenet estas sendependa de "interreto", kaj eĉ povus estti prizorgata de portokolomboj ! ;-)
--- SoupGate-Win32 v1.05
* Origin: fsxNet Usenet Gateway (21:1/5)