Anson Carmichael skribis:
Jes, estas vera; mi lernis la lingvon suficxe por kunigi vortojn, sed
la konstruo de belaj frazojn restas preter mi. Cxi tiu rakonto estas
nur unu da multaj provoj bonigxi. Mia penso estas se mi skribas
suficxe, mi malrapide bonigxos. Ankora??, estos bona se mi povus
trovi libro de skribo de Esperanto. Eble ekzercislibro por teknikoj
de kreo de literatura rakontoj.
Bone, tiun cxi via mesagxo estas bone komprenebla; sed eble, por
plibonigi vian esperanton, krom skribi, vi povus ankaŭ legi tekstojn,
ekzemple kelkaj ĉe Lernu.net:
https://lernu.net/eo/biblioteko
aux eble vi povus demandi cxe via landa asocio; ekzemple, mi, estante
italo, havas libreton kun dulingvaj tekstoj italaj-esperantaj, por
ekzercado.
Mi ankaux? dankas vin por via respondo al mia afisxo. Estas supriza
malfacila ricevi helpaj respondaj por uzi por bonigxi. Mi nur havas
mem kaj lernis la lingvon sola. Mi uzis nur maljunan libron, la
Duolingo retejon, kaj sen ekster helpo. Do, progreso estas malrapide
Jes, la grupoj kiel soc.culture.esperanto estas nuntempe iom eksmodaj,
do malmulte partopreataj, sed funkcias bone aliaj grupoj cxe sociaj
retoj kiel Telegram, ktp, aŭ la retlistoj ĉe google-groups
Estas pli malbonegaj problemoj en la mondo,
kompreneble!
Jes, vi pravas :-)
P.S.: Ni cxiuj faras gramatikajn erarojn, do, ne tro zorgu pri tio;
malgraux tio mi ne povas tamen rezisti notigi al vi kelkajn viajn
eraretojn (ja, sxajnas ke neniu esperantisto rezistas korekti aliulojn ;-))
estas vera = estas vere (cxar "vere" estas adverbo, kaj do bone rilatas
kun "estas" kiu estas verbo).
kompreneble se la frazo estus: "tiu ringo estas el vera oro", tiukaze
oni uzus la adjektivon "vera", ĉar la rilato estus kun la substantivo
"oro".
Ankaux "Estas surpriza malfacila ricevi helpaj respondoj" estu:
"Estas surprize malfacile ricevi helpajn respondojn" cxar "surprize malfacile" precizigas la verbon.
sed oni dirus:
Tiu estas malfacila demando (malfacila demando = adjektivo-substantivo)
tamen:
"relative malfacila demando" (nur "malfacila" rilatas al la substantivo;
la adverbo "relative" precizigas la adjektivon).
--- SoupGate-Win32 v1.05
* Origin: fsxNet Usenet Gateway (21:1/5)