Saluton, Viuru! Laŭ mi, la nombro da vizitantoj de la grupo estas
malgrandega. Ili ja ekzistas, sed ilia ĉefa celo estas, videble,
kontroli ĉu iu skribas ion ĉi tie, ne komenci aŭ partopreni en
konversacio. Aldone, ili ne venas ofte, nur de tempo al tempo ĉar
evidentas ke la grupo ne estas aktiva.
Pri spamado, mi dirus ke dum longa tempo spamistoj forgesis la grupon,
sed en 2019 mi skribis pri la grupo (
https://novatagejo.home.blog/2019/10/12/la-plej-malnova-forumo-en-esperanto/) kaj tiu blogaĵo havis "grandan" sukceson kompare al aliaj. Certe, mi ne respondencas pri agoj de aliuloj, tamen, sendube tiu teksto donis
videblecon al la grupo kaj post kelkaj semanoj (eble malmultaj monatoj) spamistoj denove forte atakis.
Poste, la "kvar katoj", kiuj ankoraŭ aktivis en la grupo, tute ĉesis
sian ĉeeston. Do, ne esperu havi pli ol tri respondojn (laŭ la plej
feliĉa, sed ankoraŭ malverŝajna, kazo) al via voko.
Mi memoras ke en 2009 la grupo, tiam jam mortanta, iomete aktivis, tre
iomete. Sed poste Fejsbuko manĝis preskaŭ ĉion, kaj multaj personoj eĉ
ne sciis tion, ke Fejsbuko estis en interreto, sed ĝi ne estis interreto.
Mi same bondeziras al vi, havu bonan tagon.
Ĝis la revido. Novatago
http://novatagejo.home.blog
El 14/12/23 a las 18:04, Viuru escribió:
Saluton, ĉiuj!
Post multaj jaroj mi venis ĉi tien, simple por kontroli, kiel statas Esperanto en Usenet. Nu estis, harstariga nombro da ĉia spamaĵo, sed finfine mi trovis unu efektive Esperantan poŝtaĵon: Novatago anoncis
novan enskribon en sia blogo.
Mi notu, ke mi legas ĉi ĉion per la servilo news.eternal-september.org.
Ŝajnas, ke ĝi neniel forfiltras ion el la mesaĝofluo. Tute simile ŝajnas funkcii la grupservilo de Google (https://groups.google.com/g/soc.culture.esperanto)
Mirige! Ĉu iu ankoraŭ legas, kio okazas ĉi tie en soc.culture,esperanto? Iam, precipe en la jardekoj tuj antaŭ kaj post la jaro 2000 ĉi tiu "novaĵgrupo" estis granda kaj grava diskutejo. Mi ne estas certa, kiam komenciĝis la terura dekadenco.
Mi kore bondeziras al ĉiu, kiu legas ĉi tion. Verŝajne tiuj estas malmultegaj, sed bonvolu iel reagi
Viuru
--- SoupGate-Win32 v1.05
* Origin: fsxNet Usenet Gateway (21:1/5)